100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI

Parto de la serioj 100 Jaroj de AFI, nome AFI's 100 Years...100 Stars estas listo de la pintaj 50 plej grandaj kinlegendoj de la usona kino, kiu inkludas 25 virajn kaj 25 virinajn stelulojn. La listo estis diskonigita de la American Film Institute la 15an de Junio, 1999, en programo de CBS gastigita de Shirley Temple, kun 50 tiutempaj aktoroj prezentantaj. La American Film Institute difinis "usonan kinlegendo" kiel aktoro aŭ teamo de aktoroj kun grava kinesto en la usonaj longaj (40 min) filmoj kies kineko okazis en aŭ antaŭ 1950, aŭ kies kineko okazis post 1950 sed kies morto markis komplete laboraron.

La pintaj steluloj de la respektivaj seksoj estas Humphrey Bogart kaj Katharine Hepburn. Ili kunstelis en la klasika aventura filmo The African Queen, pri kiu Bogart ricevis sian nuran Oskar-premion.

Kiam oni diskonigis la liston, el la 50 steluloj listitaj, naŭ estis ankoraŭ vivantaj, nome Shirley Temple, Katharine Hepburn, Marlon Brando, Elizabeth Taylor, Gregory Peck, Kirk Douglas, Lauren Bacall, Sophia Loren, kaj Sidney Poitier.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search